La Vento 431

N-ro 431    2022年 2月号
La VentoSuita Esperanto-societo

吹田エスペラント会会報   発行:矢野義男 吹田市山田東2-25-13
郵便振替 00970-0-319578   年会費 6000円  準会費 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp

★ 孫の通う小学校でもコロナ感染者が出て、学級閉鎖が数クラス出ている。コロナウイルスがインフルエンザウイルスのように蔓延してきたように思える。3回目のワクチン接種が始まったようだ。私も通知が来たらすぐに接種の予約を取ろうと思う。

「食品ロス」について考えてみた。
まだ食べられるのに捨てられてしまう食べ物のことを「食品ロス」といい、飢えに苦しむ人々がいる一方で、1年間に世界で13億トン、日本では、612万トンも食品ロスが出ているそうだ。日本の食品ロスの原因は、スーパーマーケットやコンビニエンスストアなど小売店での売れ残りや返品、飲食店での食べ残し、売り物にならない規格外品など。家庭での食品ロスもある。作り過ぎた料理の食べ残し、買った野菜を冷蔵庫で腐らせてしまうなど。食品ロスは可燃ごみとして処分されると二酸化炭素を、地中に埋められるとメタンガスを排出し、地球環境に悪影響を及ぼす。吹田市の燃焼ごみの22%が生ごみなので、市は「すいた食べきり運動」を進めている。冷蔵庫の食品ロスの講習会も開催されているようだ。
私も外食時にはご飯を小にしてもらい、出されたものは食べきるように努めようと思う。野菜の皮もできるだけ食べるように調理する工夫も必要だと思う。   (矢吹)

★ 1月のエスペラント相撲に参加した会員の感想を載せます。
“BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA” eldonita de UEA      ( Samo)
Ĝia subtitolo estas “Eseoj pri la Esperanto-movado”. Lau la titolo mi unue vidis ĝin simplaj kaj facilanimaj noveloj aŭ eseoj, sed leginte ĝin mi konstatis ke ĝi estas gravaj pezaj esearoj pri Esperantologio. Redaktantoj estas HUMPHREY TONKIN kaj MICHELA LIPARI kaj verkistoj estas Mark T. Fettes, nuna UEA-prezidanto(?), kaj aliaj multaj gravuloj. Ĝis nun mi aŭ legas aŭ skribas esperanton kaj aliĝas al E-Sumoo, tamen leginte la esearojn mi profunde konsideras la destinon de Esperanto mem.
Mi vidis la vizaĝofotojn de la aliĝintoj en la lasta Japana Kongreso en Hirosimo kaj rimarkis ke plejparto de la aliĝintoj estis kadukaj. Post 5-10 jaroj la plejparto vaporiĝos al paradizo forlasonte multajn trezorojn de Esperanto, libroj, vortaroj k.a. Tiu ĉi tendenco venis ne pro nia manko de esperantista batalado, sed pro la tutjapana reduktiĝo. Drasta reduktiĝo en japanio fluas sur ĉiuj kampoj de sociaj organizaĵoj. Vi vidu la nombron de loĝantaro en Japanio kaj ĝia reduktiĝon.
Nun mi neniom indas konsideri tiun dimesian aferon pri tia destino de Esperanto. Mi nur esperas “ver-feliĉan” novjaron al ĉiuj. Kio estas la “ver-feliĉo”?
Tio dependas de via persona juĝo.

“La Pordego”                       ( Mateno)
Mi finlegis la novelon, “La Pordego”, verkita de Nacume Soseki.
Soosuke kaj Ojene daŭre suferis pro la rimorso post ilia krimo de adulto. Pro tio Soosuke havis nervan perturbon. Iun tagon Sakai, la domluiganto, diris al Soosuke, “ Ĉu mi prezentu mian fraton kaj lian amikon, Jasui, kiu venos el Mongolujo al vi”. Jasui estas antaŭa edzo de Ojone.
Ĝuste tiam Soosuke ege maltrankviliĝis kaj li decidis mediti sidante en la ermitejo, Issoo-an. Sed li ne povis atingi la nirvanon. Kiam li foriris de la budhisma templo, li murmuris, “Mi estis malfeliĉa homo, kiu nur staris malsupre de la pordego kaj atendis sunsubiron.” Li revenis hejmen kaj ordinaran vivon.
Soosuke ĝis la morto daŭre suferos de simila maltrankvilo kaj vagos en la nebulo, mi pensas. Mi estas tre feliĉa havi nenion sekretan.

“Gerda malaperis!”                  ( Granda Kampo)
Mi legis “Gerda malaperis!”n verkita de Claude Piron. Ĉi tiu libro konsistas el dudek kvin ĉapitroj. Laŭ la titolo mi supozas ke oni povu kompreni enhavojn de la rakontoj. Gestudentoj eksciis malaperon de Gerda, faris aventuron por forsavi ŝin. Kaj post forsavo ili aŭskultis la kialon de Gerda. La kialo estis ke ŝi tradukis iun dokumenton. Ĉar la dokumento estis skribita de sekreta lingvo, ŝi povis legi la lingvon. Do la kaptintoj de Gerda pensis ke loko de teroro estis skribita en la dokumento kaj ili malliberigis ŝin. Mi plue legos la lastan duonon de la libro.

“SEN FAMILIO”                 ( Lumo)
Sekvante la lastan mi legis la libron “SEN FAMILIO” tradukita de Korea esperantisto, S-ino Ana Sonĝanta . En ĉi tiu foja EP Sumoo mi tralegis 4 ĉapitrojn Ⅷ:「La bovino de la princo 」、Ⅸ:「Panjo Barberin」、Ⅹ:「Eksa kaj nova familio」、Ⅺ「Barberin
en ĝi. Ĉi tiu enhavo estas jena.
Ĉefrolulo Remi kun lia amiko Mattia revenis sian hejmon por revidi panjo Barberin. Ili gajnis multajn monojn per laŭeblaj spektakloj. Ili aĉetis unu bovinon el kamparano pere de veterinaro por donaci al panjo Barberin, kiu prizorgis Remi. Ŝi feliĉe povis renkonti Remi murmurinte “Dio mia”. Tamen ŝia edzo Barberin, kiu vendis Remi ne estis tie kaj li vizitis hotelon en Parizo por serĉadi Remi.
Remi sciis,ke li havos riĉan familion, kiu forlasis min kaj serĉadas min. Remi revenis Parizon por revidi Barberin, tamen bedaŭrinde li forlasis tie dirante nenion kia familio serĉas Remi.
Ĉi tiu enhavo detale esprimas ke Remi havas bonan amikecon kun Mattia kaj sian tristan sorton kaj desperon pri sia kreskado.
Mi sentas ke antaŭ multaj jaroj en Parizo estis malriĉaj popoloj same kiel Japanio. Multaj japanoj legis la libron “knabo de firmaĵo” [japane 大地の子] verkita de s-ino Yamazaki Tojoko . Tio estis firmiginta kiel simboro de Ĉinio kaj Japanio kun amikaj rilatoj.
Ankaŭ mi emociiĝis de ĝia kino. Mi rememoris ĝin. Dankon al EP sumoo.
“ Nokta Flugado”                            ( Majo)

Majo legis “ Nokta Flugado”n de Antoine de Saint-Exupery, tradukita de Michel Fontaine kaj Ana Songxanta, eldonota de Sutudio Nurinson en2021,Septembro.
En nia ĉiutaga vivo kutime ni ne ofte havas ŝancon stari inter vivo kaj morto aŭ eĉ ŝancon pensi pri kio ekzakte estas esenco de vivo.  Tiu ĉi libro ĝuste
temas pri tio pere de pilotoj kaj aliaj laboristoj, kiuj subtenas la operacion de la nokta flugado de poŝtoaviadiloj, kiuj transportas poŝtaĵojn inter Sudamerikaj urboj kaj Europo, kiam aviadiloj ankoraŭ ne estas tiel modernigitaj ĉirkaŭ 1930aj jaroj. La novelo progresas ĉefe per la monologo de la direktoro Riviere, kun ŝajne tre rigida, eĉ malvarma karaktero, kiu fakte arde amas sian laboron kaj havas  tre altan celon. Tamen liaj sentoj kaj pensoj vagas ĉirkaŭ la aktualaj devoj,aspiroj, duboj, signifo de ia agado, siaj sentoj al la subuloj.
“Kvazaŭ mia nura volo malhelpas aviadilon rompiĝi dum flugado aŭ malfruiĝi dum tempesto, kelkfoje mia povo surprizas min.”
Fakte la juna piloto,kiu nur antaŭ ses semajnoj, edziĝis, renkontas malfacilaĵon dum la flugado kaj ne revenas.  La esprimoj en la sceno de lia morto estas treege belaj  kaj allogaj kiel en poezio.
Eble la vortoj de la tradukintoj bone montras tiun ne facile kompreneblan stilon de la verkisto:  longaj frazoj, en kiuj legantoj ofte povus perdiĝi. ; male kelkfoje la stilo fariĝas tre direkta kaj rapida, tiel ke oni devas atente kaj inteligente  (re)legi por ĝuste kompreni, kiu pensas, kiu demandas, kiu respondas.  La verkisto ankaŭ ofte uzas poezian, metaforan stilon, frazojn sen verbo, apoziciojn, esprimojn finitajn per nur tri punktoj. Stranga, sed interesa,kiu perfekte adaptiĝas al Esperanto.