N-ro 451 2023年 10月号
Suita Esperanto-societo
吹田エスペラント会会報 発行:矢吹あさゑ 吹田市南金田2-4-4
郵便振替 00970-0-319578 年会費 6000円 準会員は 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp
★ 吹田市民文化祭参加エスペラントふれあい講演会のお知らせ
演題 : 「ハンセン病問題を知る ~ハンセン病罹患者のおはなし~」
講師 : 山城清重さん
対談者 : 佐藤芙優子さん
日時 : 令和5年 11月3日(金・祝)13:30~16:00 (開場13:00)
場所 : 吹田市文化会館メイシアター小ホール
入場無料
はじめに、講師の山城さんがハンセン病について体験をふまえて講演をされます。休憩の後、更にハンセン病についての理解を深めていくために佐藤芙優子さんが山城さんと対談を進めていきます。
ぜひ、ご参加ください。
松川真木子さんが4年前にgastigiされたベルギーのエスペランティストのエミリオさんが再来日され、9月20日に天王寺で再会されたそうです。そのことを書いてくださったので、掲載します。
Iun tagon en julio, mi ricevis mesaĝon de amiko, Emilio el Belgio. Li venis al Japanio kun sia amiko antaŭ kvar jaroj, kaj mi gastigis ilin al mia domo.
La mesaĝo estis ke en ĉijara aŭtuno li revenos al Japanio, kaj ke ĉu mi povus gastigi lin. La jaron antaŭ ol la koronavirus-pandemio trafis, mi invitis tri grupojn da gastoj. Estis tre amuze, sed la koronaviruso disvastiĝis la sekvan jaron, kaj mi restis for de tiuj aferoj dum la venontaj tri jaroj. Kaj nun mia filino, kiu ekzameniĝos por eniri universitato, uzas la ĉambron, kiu estis uzata por gastoj. “Mi povas renkonti vin, sed bedaŭrinde mi ne povas gastigi vin ĉi-foje.” Mi klarigis la situacion al li.
Krome, dum la pasintaj tri jaroj, mi ne havis la ŝancon por uzi Esperanton praktike, kaj mi sentis maltrankvilon pri konversacio. Do mi petis helpon de Suita Esperanto societo, kaj feliĉe venos kun mi sinjoro Sato.
Mi pensis pri tio, kion fari tiun tagon. “Ni prenu taksion al la filio de EPA (Oomoto-Oosaka-Honen), kie tranoktos Emilio, kaj poste vizitu al Abeno Harukas de tie.” sugestis s-ro Sato.
La 20-an de septembro, mi unue renkontis s-ron Sato en la trajno, iris al Tennoji, kaj prenis taksion de tie. Oomoto-Oosaka-Honen en Tengachaya estis nur mallonga distanco de tie. Kiam mi atingis al la enirejo de Oomoto-Oosaka-Honen , mi vidis Emilion tra la vitro. Mi trankviliĝis vidante Emilion aspektantan same sana kiel antaŭ kvar jaroj. Ni eniris la taksion, kiu atendis nin kaj iris al Abeno Harukas. En la taksio, ni estis feliĉaj revidi unu la alian kaj babilis kaj interŝanĝis donacojn. Mi donis al li bastonetojn kaj Emilio donis al mi kuketon. Alveninte al Harukas, ni unue lasis liajn valizojn en ŝranko kaj poste iris al la 16-a etaĝo, akceptejo de la konstruaĵo.
Tamen, por iri al la 16-a etaĝo, ni unue devas malsupreniri al la kela etaĝo kaj poste preni la lifton al la akceptejo. Estas konfuze… Mi, sinjoro Sato, kaj kompreneble Emilio ĉiuj iris al Harukas unuafoje, do ni ĉirkaŭvagis kaj perdiĝis.
Post aĉeto de biletoj ĉe la akceptejo sur la 16-a etaĝo, ni prenis la rapida lifto ĝis la 60-a etaĝo. Dum la mallonga vojaĝo al la 60-a etaĝo, en la senluma lifto aŭdiĝas la viglajn anoncojn de Johnny’s WEST, kiuj pli ĝojigas nin. Duono de la plafono de la lifto estis travidebla kaj oni povas vidi luma ornamaĵon, kaj pro ĝi oni sentas kvazaŭ ĝi supreniras en la noktan ĉielon. Ni alvenis de la 16-a etaĝo ĝis la 60-a etaĝo baldaŭ. La aŭto, kiu jam aspektis malgranda eĉ sur la 16-a etaĝo, nun aspektis kiel miniatura aŭtomobilo. La trajno ankaŭ aspektis kiel ludilo. Mi vidis trajnon direkti sin al la montoj. Antaŭ kvar jaroj ni kune vizitis Nara. Mi diris al Emilio, “Nara estas ĉe la alia flanko de tiu monto, kaj ni prenis ĉi tiun trajnon antaŭ kvar jaroj.” En la nordo, ni povis vidi la altegajn konstruaĵojn ĉirkaŭ Umeda, kaj Osaka Kastelo. Ni ankaŭ povis vidi Tsutenkaku proksime. Estas kvazaŭ vidi de la ĉielo la lokojn, al kiuj mi iris antaŭ kvar jaroj. Ni rememoris kaj interparolis pri memoroj de tiu tempo . Mi ĉirkaŭiris la observplankon kaj faris kelkajn fotojn. Kiam mi iris al la necesejo, ĝi estis tre pura kaj de tie oni povis ĝui bonegan pejzaĝon. Emilio atendis, dirante, ke li ne ŝatas iri necesejon, sed mi kore rekomendis al li, “Vi nepre devas iri!”. Se vi havos ŝancon viziti al Harukas, bonvolu nepre uzi la necesejon.
Post tio, iris al la restoracio-planko. Mi malfacile decidis, kion manĝi antaŭ la panelo de la restoracio. S-ro Sato decidis pri Kushikatsu kiel io, kio agordus kun biero. Ĝi estis kaj bongusta kun biero. Post la manĝo, Emilio montris al ni siajn specialajn magiaĵojn. Mi faris filmeton por montri ĝin al miaj infanoj. Ĝi estis magia lertaĵo uzante ludkartojn. Desegnaĵo aperis kaj malaperis sur la blankaj kartoj… Mi tute ne povis distingi la lertaĵon. Ni tre amuziĝis.
Estas jam tempo por adiaŭi. Tiutage li direktis al Kameoka, do ni prenis lin de Tennoji-stacio al Osaka. Ni akompanis kun li al la kajo. La trajno venis en la ĝusta tempo kaj li tuj eniris en la trajnon. Mi diris adiaŭon kun rideto kaj diris,”Mi esperas revidi vin.” Kvankam ni restis kune nur kelkajn horojn, sed ĝi estis tre feliĉa renkontiĝo.
Dank’ al s-ro Sato mi povis ĝui kaj pasigis bonan tagon. Dankegon.
★ 9月のエスペラント相撲の感想です。
“Leteroj el Koreio”
Samo
Verkita de LEE Jungkee(Ŝlosilo). Mi citas el lia frazo jene: “Ĝenerale la verkaĵoj de eŭropanoj estas malfacile kompreneblaj por neeŭropaj esperantistoj pro sia komplika stilo kun eŭropeca esprimo.” Certe jes, mi jam spertis tion, tial mi preferas legi verkaĵojn de japanaj kaj ankaŭ koreaj aŭ Ĉinaj.
En la libro LEE Jungkee menciis pri multaj japanaj amikoj, kiujn mi mem bone konas. Ĝi estas la facile legebla esearo.
“Mara stelo”
Mateno
Mi finlegis “Mara stelo”n, verkita de Julian Modest.
La mallonga rakonto, “Vulpa restracio”, emociis min.
En iu somera vespero la vulpo venis al la restracio “Kvieta arbaro”,
kie Onklo Gergin sole laboris. La vulpo daŭre venis. Finfine li preparis manĝaĵon por la vulpo ĉiu vespere. Ĉar la vulpo amikiĝis kun li, li pensis, ke lia filo Dobri renaskiĝus en tiun ĉi vulpon. Li konsoliĝis pri la apero de la vulpo.
Baldaŭ pro la famo de vulpo lia restoracio havis multajn vizitantajn gastojn.
Ĉar la administrantoj de alia restoracio malice enviis lin, ili finfine pafis la vulpon. Onklo Gergin elkore plorĝemis kaj fermis la restoracion.
Tiu, kiu povas ami homojn, bestojn kaj plantojn, havas milidan kaj ameman koron. Mi volas ke la homoj en la mondo havu mildan kaj ameman koron ekstermante la militon el la mondo.
“Mikronoveloj Speciala Premio”
Granda Kampo
Mi legis la libron “Mikronoveloj Speciala Premio” eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. La libro havas rakontojn de dudek ok kaj en diversaj lokoj kun la rakontoj la ilustraĵo estis pentrita. Mi legis dek kvar rakontojn el ili. Kaj en rakontoj kiujn mi legis, mi pensis ke la ilustraĵo en “Kion Pentri?” bone harmonias kun la rakonto. Pri la rakonto estas jena.
Sur la gazono en parko unuaklasaj lernantoj sidis kaj kune legis bildrakonton “Magia Peniko de Ma liang”. En la rakonto knabo Ma Liang havis magian penikon kaj kion li pentris, tio tuj farigxis vera. Do, la infanoj vice parolis pri sia deziro,kaj ĝia stato estis ilustrita. Mi supozis ke la infanoj babilos gaje, kaj la ilustraĵo amuzis miajn okulojn.
“Vivo de Zamenhof”
Majo
Majo daŭre legis la restantan parton de Vivo de Zamenhof verkita de Edmond Privat kaj planis poste legi “Senlegenda Biografio de L.L. Zamenhof”n
verkitan de Ito Kanĵi en 1982. Tamen la libro estas en tajpitaj literoj, kun kiuj bezonos tempon por mi alkutimiĝi, do decidis unue legi “ Zamenhof”n verkitan de Drezen, eldonita en 1929 de Mospoligraf.
Estis por mi, speciale interese, legi akran kritikon de Drezen kontraŭ Zamenhofa idealismo post tutkore sinceran glorifiigo de Edmond Privat pri ĉiu flanko de Zamenhof. Ja estas malfacile por ni homoj partigi komunan opinion pri io ajn. Mi volis iom esplori, kio ekzakte allogis min tiom, antaŭ sesdek jaroj, pri ideo de la monda komuna lingvo.
Dum la Sumoo, okazis hazarde sinkronaj aferoj:
Kiam mi legas pri la ideoj de Z. pri Homaranismo, Interna Ideo kaj unueco de diversaj religioj、ĉe Oomoto kolektiĝis esperantistoj el en kaj ekster Japanio,por preskaŭ efektiviĝi kunesti malsamaj religianoj en unu templo por festi 100 jariĝon de Esperanto- Populariga-Asocio.
Kiam pranepino de Zamenhof, Margaret Z. prezentis fest-paroladon,
mi estis leganta pri la idealo de la praavo, kiu revis pri la tempo estonteca: “ Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero ,,,,
Venos iam tempo ,, venos tempo ili celados ,, al unu vero, al unu feliĉo.
Preskaŭ samtempe, mi auxskultis al analizo fare de specialist pri nuntempa politika situacio en la mondo, kaj pri la profetĵoj de Deguĉi Onisaburo, la filo de la fondinto de Oomoto, ke venos tempo por la reformado de la mondo en tuto, kaj certe ŝajnas al mi la tempo proksimiĝas.