La Vento 465 (2024)

N-ro 465    2024年 12月号
La VentoSuita Esperanto-societo

吹田エスペラント会会報  発行:矢吹あさゑ 吹田市南金田2-4-4
郵便振替 00970-0-319578   年会費 6000円  準会員は 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp

11月のエスペラント相撲の感想です。
“BUNSUN kaj AIKO” SAMO
Verkita de s-ro Cho Sung Ho kiel la memoraĵo de La 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Victitolite sur la kovrilo “Rememore al Mia Unua Amo”. Tre facile legebla ĝi estas. Tre bele kortuŝa ĝi estas. Tre poeme bela rakonto ĝi estas. Tre taŭga memoraĵo kiel la japana kaj korea komuna kongreso ĝi estas. Finleginte pro la troa kortuŝo mia koro bategis feliĉe kaj mi certe juniĝas korpe kaj mense. Mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin, ankaŭ vi juniĝos certe.

“Kuru, knabo,kuru”  Mateno
Mi legis, “Kuru, knabo,kuru”, verkita de Uri Orlev, ĝis 63 paĝoj.
Srulĉjo revenis en la arbaron kaj alkutimiĝis al sovaĝa sola vivon. Sed li ne povis bone akiri manĝaĵon, kaj pasis kelkaj malsataj tagoj. Iun tagon li renkontis la arbariston. Li diris, “Kiam venos autuno, vi mortos ĉi tie pro malvarmo kaj malsato” kaj li kondukis lin al lia fratino, la sinjorino Nowak.
Srulĉjo komencis labori kiel paŝtisto. Li renkontis Manjon, dekdujaran paŝtistinon. Ŝi instruis lin pri kaptiloj de birdoj kaj maniero de ekbruligo per konveksa vitreto. Kelkaj najbarinoj ekdubis Srulĉjon, kaj iun tagon la germanoj venis al la sinjorino Nowak kaj demandis, “Kie estas la juda infano?”
Srulĉjo forkuris al la arbaro. Kiam li rampis singarde, li renkontis lian patron je lia surprizo. Poste lia patro rapide instruis lin la saĝon por la forkuro. Li estis mortopafita anstataŭ Srulĉjo.
Venis autuno. Iun neĝan nokton li eliris el la arbaro kaj vagis al vilaĝo. Kiam li preskaŭ mortis, unu virino savis lin de la morto kaj kaŝe flegis lin por resaniĝi. Ŝia edzo kaj filoj batalas en partizana trupo kaj germanoj ofte observas ŝin. Ŝi instruis lin pri lia historion, kaj preĝojn. Kiam li adiaŭis ŝin, li ne estos Srulĉjo, sed Jurek Stanik.
Li marŝis du aŭ tri horojn sur la neĝkovrita vojo, kaj elektis grandan laŭaspekte riĉan farmobienon kaj frapis. En la familio Wrobel li eklaboris. Li kaj Franĉjo, la pli juna filo, amikiĝas. Ili laboris kaj ludis kune. Sed denove li devis forkuri antaŭ germanoj venos.
En la mezo de milito iuj homoj penis helpi la orfon, Srulĉjon. Mi admiras liajn mildajn kuraĝajn agojn.

“Sekreta taglibro” Granda Kampo
Mi legis la libron “ Sekreta taglibro” verkita de Julian Modest. La libro konsistas el tridek kvar partoj kaj mi legis ĝis la dektria parto.
Komenco de la rakontoj estas ke la aŭtoro decidis vendi loĝejon, en kiu neniu loĝis post la forpaso de gepatroj. Nur li vizitis ĝin por purigi kaj ordigi. En la loĝejo iam loĝis liaj gepatroj. Kaj tie li vidis sekretan taglibron de patro. La enhavo surprizis lin. Ĉar lia patro ne estis germano, sed bulgaro kaj la nomo estis Matej Bogdano Rajkov. Kaj la aŭtoro decidis rakonti la sekretan vivon de patro,Matej.
De la dua parto ĝis la kvina parto estas pri la vivo de Matej en gimnazio. Matej vizitis la urbon Dogan. Por lerni en gimnazio, li loĝis en domo de Vitan Petrov, kiu studis en la universitato kun patro de Matej. En gimnazio Matej konstatis, ke la fiziko forte logis lin.
De la sesa parto ĝis la dektria parto estas pri la vivo de Matej en la universitato. Li loĝis en ĉefurbo Sofio, en domo de s-ino Kamenova. Ŝi estis esperantisto. Matej vidis interesan lernolibron en la riĉa biblioteko de ŝia domo. Kaj ŝi klarigis al Matej pri nuna situacio de Esperanto en sia lando. Matej komencis korespondi kun hungara esperantisto, studento, kiu loĝis en Budapeŝto, regule ricevis leterojn. Denove en la universitato Matej amikiĝis kun Zahari. Kaj la unua studjaro en la universitato pasis. Matej revenis en Lum, vizitis sian amikon Najden kun kiu li lernis en la baza lernejo. Laǔ vortoj de Najden Matej sciiĝis nunan mizeran vivon de laborantoj sub la komunista ideologio kaj la socialista sociordo. Kaj Matej rememoris la aferon, kiun li vidis en la infaceco. La dua studjaro en la universitato komenciĝis. En la universitato Zahari disputis kun Zita, lia amikino pri la studenta komunista organizaĵo. Kaj en Hungario studentoj faris manifestacion, Zahari emociiĝis pri tio. Matej estis maltrankvila pri hungara korespondato.
Mi legis ĝis ĉi tie, kaj pensas, kiel Matej povas realigi siajn studojn en la universitato denun. La legado de sekvanta fojo estas plezuro por mi.

“Sekreta taglibro” Lumo
Okaze de la novembra EP sumoo en 2024, sekvante la septembra EP sumoo mi legis la libron “Sekreta taglibro” verkita de Julian Modest . Ĉi foje mi finis legi ĉi tiun libron. Ĉi tiu libro estas romano pri la hungara revolucio. Ĉefrolulo estas Matej, kiu naskiĝis en Bulgario.kaj li estis studento lerni fizikon en la universitato. En iu tago Matej faris la “poemo”n kaj disvastigis tiun Flugfoliojn. Li ne plu toreris la komunistan diktatoron,nek sovetian armeon, kiu okupis Hungarion post la milito. Policanoj en Hungario komencis aresti Matej kaj kondamnos. Li decidis ne iri hejmen, elmigri kaj trapasi la landlimon.Jugosravio,Hangario, Aŭstrio,kaj venis al orienta germanio Munkeno kie lia parenco Kina logis. Kina estas kuzino de lia patro Bogdan. Matej petis helpi sin. Matej eksciis ke Kina ankaŭ venis en Germanion studi medicinon . Post la fino de milito ŝiaj parencoj kiuj loĝis en Bulgario, forpasis pere de la socialista sociordo en Bulgario kaj forrabis la gepatrojn de Kina .
Matej komencis novan vivon en Germanio, Kina trovis por li laboron, kiu lavas telerojn en restracio kaj li pli rapide ellernis la germanan lingvon. Matej diligente laboris kaj gajnis monon kaj jam bone parolis germanan lingvon.. Matej deziras daŭrigi la studadon kaj fini fizikon.
Matej sukcesis en la universitata ekzameno kaj fariĝis studento de universitato, en kiu elstara profesoro Karl Feber instruis kvantuman optikon. Profesoro rimarkis la talenton de Matej. Poste Matej verkis studaĵon pri novaj optikaj inventoj.
Profesoro decidis aperigi la studaĵon en la faka fizik revuo. Pro la granda ĝojo Matej invitis sian domon filinon de la profesoro kaj amikigis kun lia filino. Poste li edziĝis kun Ursula, la filino de la profesoro Karl Feber kaj li fariĝis asistanto de la profesio Karl Feber. Germanio fariĝis lia dua patrolando.
Ĉi tiu libro estas verkita pri la socialista revolcio, sociordo, komunista partio, socialistaj landoj kiaj koncentrejoj. Finfine mi eksciis ke ĉi tiu noveristo Julian Modest estis fama esperantisto en Bulgario kaj verkis multaj librojn.
Dankon pri la Esperanta Sumoo !

“Ie Sub Niaj Piedoj” Majo
Majo ellegis “Ie Sub Niaj Piedoj” verkita kaj kun fotoj de Oldrich Arnost Fischer
eldonita en 2018 de MSD-EKB, p.s,CxES
Mi sciis antaŭ ol eklegi la libron ke mi renkontos kun multajn terminojn pri insektoj, kies signifojn mi neniam povis memori aŭ rekoni multajn insektojn, kiuj mi neniam antaŭe mem vidis en japanio. La aŭtoro estis veterinario, membro de la esperanto-societo en Brno,Ĉeĥio. Li multfoje prezentas prelegojn pri diversaj temoj, ekz. pri plantoj, kaktoj k.t.p. pri kiuj li diras, estas amatoro. Tamen la metodo kun kiu li taraktas tiuj temoj estas tre detalaj. Estis al mi ĝojiga trovi insektojn kiuj estas tre familiaraj en japanio, kaj scii, ke ili troviĝas ankaŭ en eŭropo kaj tra la tuta mondo, kiel griloj, heteropteroj,kaj akridoj.
Mi elektis la libron, ĉar mia nepino havas timon kaj abomenon kontraŭ ĉiuj insektoj kaj pro tio al mi estas tasko por ŝanĝi ŝin al insekto-amanto, se ne almenaŭ al netimanto de insektoj. En nuna socio, infanoj Kreskas en la medio ĉirkaŭita de nenaturaj objektoj kaj tiel estas rabitaj de ŝancon alkutimiĝi al vera “vivo”. Estis ne facile trovi amindan flankon de insektoj, sed mi devas trovi manieron kiel komprenigi al ŝi la cirkladon en la naturo.

“Kumeŭaŭa” kaj aliaj Pino
Ĉi-foje, mi planis legi la libron de Kumeŭaŭa du paĝojn ĉiutage. La rakonto estis interesa kaj mi povis legi ĝin pli ol mi planis. Mi finis tralegi ĝin post unu semajno. Tial mi decidis legi alian libron, LA VIRO EL LA PASINTECO, kiun mi antaŭe legadis je lasta Sumoo. Restis 7 paĝoj, do mi finis legi ilin post kelkaj tagoj. Daŭre mi komencis legi alian libron, Sekreta taglibro.Mi povis legi la libron por 6 paĝoj.
La libro de Kumeŭaŭa estis tre facile legebla kaj la enhavo estis interesa. Temas pri LA VIRO EL LA PASINTECO, mi ne tre ŝatas ĝin. Mi sentas ia malĝojan humoron.
La lasta libro estas facile legebla kaj mi povas rapide progresi tra ĝi, do mi fiksis celon fini legi ĝin antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

★ 長年の吹田市民文化祭参加(39回)の功労に対し関西大会でいただいたKLEG賞です。


KLEGの図書券1万円もいただきました。

★ 北摂ザメンホフ祭が12月15日に
クロスパル高槻3F遊の工房で開催さ
れます。
報告は1月号でします。

★ 会員の森脇さんが今までの吹田エス7                       ペラント会の機関誌のホームペー
ジに載っていない分を全部PDFに取
り込んでUSBに保存してくれました。
データー保存ができてほっとしまし
た。

Feliĉan novjaron!!