La Vento 396

N-ro 396    2019年 2月号
La VentoSuita Esperanto-societo

吹田エスペラント会会報   発行:矢野義男 吹田市山田東2-25-13
郵便振替 00970-0-319578   年会費 6000円  準会費 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp

吹田エスペラント会総会のお知らせ

日時: 3月15日(金) 午前11時~
場所: 吹田市立千里山コミュニティセンター ロビー
内容: ・2018年度活動報告と会計報告
・2019年度予算案・活動指針・役員改選について
・その他

総会出欠のはがきを同封いたします。3月13日までに返信をお願い
します。
また、新年度の会費の振替用紙も同封いたしますので会費納入よろし
くお願いします。

1月のエスペラント相撲の感想です。
La recenzo de la Januara Sumoo en 2019
A-116 Samo: “Mara stelo” (Julian Modest,bulgano)
La kolekto de mallongaj noveloj el 21 verkoj. La titolo de la libro, “Mara stelo” estas unu el la noveloj. Kial ĝi estis elektita por la titolo de la libro, mi ne komprenas. La novelaro traktas divers-homajn rialtojn, ekz. inter geedzoj, gepatroj kaj gefiloj, gefiancoj, instruistoj kaj lernantoj k.a. La enhavo estas riĉa, bunta, belstila,kaj facile legebla. Entute preskaŭ ĉiuj rakontoj iras al kulmino, sed la konkludo estas ne skribita. Tion sentas aŭ imagas nebule la leganto mem. Ne esprimeblan kortuŝan emocian postsonoron ni povos ĝui.

A-141 Mateno: “La malgranda sorĉistino”
Mi legis la libron, “La Malgranda Sorĉistino”, de la paĝo42ĝis la 78.
La Malgranda Sorĉistino per sia sorĉo en la semajnobazaro helpis la knabinon, kiu vendis paperflorojn. Kaj ŝi helpis la ĉevalojn turmentitajn de la bierĉaristo. En alia tago, en la pafistofesto ŝi helpis la bovon Korbinano. Kaj vintre en la proksima vilaĝo ŝi helpis la maronvendiston. Ŝi praktikis bonfaron per sia sorĉo. Mi povis interese legi ĝin.

A-180 Granda Kampo: “Atestas atombombito koredevena PAK Namjxu”
S-ino OSIOKA Taeko estas heredrakontanto oficiale licencita de la urbo Hirosima, kaj verkis ĉi tiu libron “Atestas atombombito koredevena PAK Namjxu”
Mi tre miras ke mi ne scis pri la heredrakontanto oficiale licencita de la urbo Hirosima.
Sub la aero eksplodita atombombo, la situacio de detrupovo kaj la timo de homoj estas montrita jene : Gi emisias multe da radioaktiveco , kiu ne ekzistas ĉe la ordinara bombo. Radioaktiveco ne estas videbla , sed difektas ĉelon kaj genon en la homa korpo.
Kiam familio de s-ino PAK Namjxu forlasinte hejmlokon venis Japanion, kaj estis atombombita. Ŝia sperto kaj penso estas skribita jene: en la libro la terura sceno estas montrita per fotoj kaj bildoj , kaj ankoraŭ nun ŝi vivas maltrankvile pro atombombito . Pri radioaktiveco de atombombo la teruro ankoraŭ nun atakis min.
Fine ŝia mesaĝo estas skribita jene : oni diris tiutempe ke la milito estas justa , sed milito neniel havas justecon. Ĉu venki aŭ malvenki , milito estas nur reciproka mortigo . Suferado kaj malĝojo de atombombitoj ne diferencas inter japano kaj koreo . Absolute ne permesu militon kaj uzadon de nukleaj armiloj .
Pri ŝia penso ankaŭ mi opinias same..

A-183 Lumo: “Lago en la mondo”
Mi legis ĉiu tage 3 paĝojn de la libro “Lagoj en la Mondo”.
Ĝis nun mi ne scikonis ,ke lagoj en la mondo havas diversajn gravajn problemojn pri medio de lagoj, ekzemple enfluiĝo de multe da tero kaj sablo, malaltiĝo de akvonivelo, poluo pro venenaĵoj, eŭtrofiĝo kaj acidiĝo pro ekspluato de loĝantaro kaj industrigo.
Tio kaŭzas pereon de propraj vivajoj kaj ekorogia sistemo . Krome kaŭzas damaĝo al akvoproduktaĵoj kaj perdiĝo de diverseco de vivantaj estaĵo .
Nun en la Monda Media Konferenco de Lagoj oni diskutas diversajn problemojn pri lagoj kaj oni diras ke nun grava estas la forto de arbaroj kovrataj per basenaj montoj ,kiuj protektas profundecon ,akvokvanton kaj akvokvaliton de lagoj.
Speciale en tiu ĉi libro estas detale skribitaj pri la mediaj problemoj en la lagoj de Ĉinio.  Mi ekkonis la gravecon de la lagoj.

,
A-188 Majo: Majo legis “Koreaj  Eseoj Noveloj kaj Popolrakontoj  1932 – 1967 Tradukis Hajpin Li
La aŭtoro Hajpin Li (Yi Chae Hyon), kiu kompilis  Esperanto-Korea Vortaron en 1969 kaj  Korea-Esperanto Vortaron en 1983, estas alte taksata kiel la grava literaturisto.
La originalaj eseoj estas pri lia sinteno pri vivo, imagoj, sonĝoj kaj spertoj esprimitaj
en tre klaraj, glataj frazoj facile kompreneblaj kaj ĉie montriĝas, ke li estis tre fervora kaj idealisma esperantisto. Pro la fakto, ke la tradukitaj noveloj traktas precipe la malfacilan periodon en la historio de Koreio, foje aperas esprimoj pri malriĉeco, agonio kaj tristeco de vivado, kaj multaj frazoj postlasis fortan impreson en mia memoro: ekz. en “La Tria Tipo de Homo” la heroino diras:“Homo venas al la mondo, ricevinte malfacilan vivon kaj formon.
Li ne estus sendita por nenio. Ĉu ne estus io en la mondo kion vi devas plenumi?” al kiu la hero respondas: “ Ĉu vi diras, ke homo estas naskita kun la speco de tasko?” kaj ŝia respondo sekvas: “Estas prave.  Tasko, senvalora tasko” Legi la libron ankaŭ instigis min esplori pri la Korea Milito.  Majo