La Vento 348

La Vento

N-ro 348   2013. 11月号

Suita Esperanto-societo
吹田エスペラント会会報  発行:矢野義男 吹田市山田東2-25-13
郵便振替 00970-0-319578   年会費 6000円  準会費 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp


第100回日本エスペラント大会の報告

吹田エス会から佐藤さんと矢野さんが参加されました。矢野明徳さんは、
病気の後、はじめてお一人で4泊5日の大冒険にいどまれました。身体に
無理がかからないように、いろいろ工夫をしながら参加されたようです。
無事に帰ってこられてよかったですね。今回の思い切った参加は、矢野さん
にとって、これからの人生の大きな励みになったのではないでしょうか。


画像の説明

次ページから6ページにわたって、お二人の報告を載せます。
次ページからは、第100回記念日本大会出席のお二人の報告です。

Mi partoprenis en la 100-a Japana Esperanto-Konrgreso
23-a de oktobro 2013
YANO Akinori
La memorinda 100-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 12-a gxis la 14-a de oktobro en Tokio.Mi partoprenis en gxi kaj raportas al vi pri kelkaj programerojn en kiu mi cxeestis en la kunveno.
S-ro Sato, mi gxojas revidi vin kaj dankas elkondukti min al la 100a japana Esperanto-Kongreso en Tokio.Mi partoprenis en cxi tiu kongreso tute sola el Tokushimo, kaj mi neniun konis en la kongresejo.Do,mi timis, cxu okazis la akcidento en mia korpo aux falis en kongresejo kaj hotelo nur iomete, sed lia ekzistado estis vere morala apogo por  mi.
Okaze de la aligxo en cxi tiu kongreso mi havis grandan celon por readaptigxo al socio. Do la 11-a de oktobro, antaux unu tago de la malfermo, por antauxinspekti mi iris al kongresejo en Tokio per la aeroplano el Tokushimo gxis Hanedo kaj per la ekspresa auxtobuso el Haneda flughaveno gxis cxirkaux Turo-Halo Funabori, Kvartalo Edogawa, kie situas kongresejo.
Post la antauxinspekto de la kongresejon,mi iris al hotelo,kie mi tranoktis dum 4tagoj. Gxi situas en Okacximacxi,Kvartalo Taito cxirkaux Ryougoku.Mi cxiam devas sercxi lifton,eskalatoron,necesejon en la stacidomo por mi handikapulo.Felicxe mi povis trovi gxin en cxiuj lokoj kaj memoris.Cxio cxi estas unua laboro por trankviligi min mem.
Sekvanta tago,12-a de oktobro,posttagmeze,okazis la Inauxguro de 100a japana Esperanto-Kongreso.La kongresa temo estas:Esperanto ligas homajn korojn—de la pli ol 100 jara historio al estonteco.En gxi estis saluto de SUZUKI Keiichiro,kiu estas prezidanto de JEI,kaj ISIKAWA Tieko kiu estas prezidanto de LKK,kaj estis gratulaj vortoj de INOSE Naoki, guberniestro de Tokio,TADA Masami kiu estas kvaltalestro de Edogawa,kaj gratula mesagxo de MARK Fettes, kiu estas prezidanto de UEA.
Mi gxojis kaj emociigxis pri granda malfermo en la halo, kie kolektigxas multe da homoj, ne nur el la tuta Japanio, sed ankaux el dek kelkaj landoj en la mondo.
JEI invitis multajn alilandanojn kaj japanaj esperantistoj helpis akiri vizon ktp.Ekzemple、s-ro Tan Xiuzhu el Cxinio, s-ro Iyan Septiyana el Indonezio, s-ro Hamzeh Shafiee el Irano, s-ro Park Yongsung el Koreio ktp. afable salutis kaj esprimis ilian dankon pri la invito de cxi tiu kongreso.
Mi pensis grava, ke okaze de tiu cxi granda evento JEI diskonigu Esperanton al publiko kaj donu sxancon al homoj renkonti Esperanton.
Post malfelmo, Bankedo estis malfermita en la banketejo de 2-a etagxo. La kapacitaj nombroj estas 140, do oni ne plu akceptis pro ke la aligxintoj atingis la difinitan nombron.Do, mi devis reveni al mia hotelo. Cxiuj kongresanoj diris ke vetero estis tre varma en Tokio.
Sekvanta tago antauxtagmeze de 13-a de oktobro, mi cxeestis en la kurso pri la programo de ”Amikigxu per Interreto”, kiun klarigis s-rino KITANI Tomoko, kiu logxas en urbo Naruto cxirkaux mia urbo.
Sxi praktikis realan interparolon kun sxiaj kelkaj amikoj,kiujn logxas en kelkaj eksterlandoj,Brazilo,Argentino,Meksiko ktp uzante la skajpon. Mi sentis ke gxi estis bona prezentado por partprenantoj kaj mi komprenis ke skajpo estas tre bona ilo por amikigxi kun eksterlandaj esperantistoj.
Post la kurso,mi intersxangxis nomkartojn kun sxi kaj mi prezentis min mem. Sxi surprigxis pri mi kaj diris,“Cxu vi logxas en Tokushimo,Cxu vere,mirinde!Tre gxojas! Bonvolu nepre venu al nia Esperanto-kurso en verda salono, kie situas en Naruto.” Mi tuj respondis al sxi,”Jes ,en sekvanta semajno mi partprenos en via kurso.“
Post unu semajno,19-a de oktobro sxi telefonis al mi ,“S-ro YANO, kie nun vi estas? Hodiaux ni malfermas Esperanto-kurson. Cxu vi povas partpreni en nia kurso?” Mi respondis al sxi,”mi nun estas en botanika gxardeno por acxeti kamelian plantidon.Hodiaux mi ne povas partopreni en via kurso,sed en sekvanta semajno mi iros.“
Posttagmeze de 13-a de oktobro,Publika Preleg-kunsido estis malfermita.
Temo de la programo estas “Kian rolon ludis Esperanto en Japanio?” “Kian rolon ludis la japana Eseranto-movado en la mondo?” “Kian rolon Esperanto plenumu en estonteco?” “Ni pripensu la gxisnunan kaj estontan kontribuon de la japana Eseranto-movado por Japanio kaj por la mondo.” Unua preleganto estis s-ro GOTO Hitoshi,lingvisto kaj Dua preleganto estas Ururich RINS,historiisto kaj Tria estis KIMURA Gorou Kristof,socia lingvisto.
Nokto de 13-a de oktobro, mi partoprenis en la publika concerto
okazinta en la granda halego.La temo de la koncerto estis“Pere de Esperanto muziko ligas homajn korojn tra la tempo kaj spaco.”
Mi povis auxskulti multajn belajn kantojn de kantistoj, kiuj active
agas en la diversaj gxanroj.Tre imprese por mi estis ke s-rino NODA Junko kantis per lauxta voco cxi tie.
Sekvanta tago 14-a de oktobro,antauxtagmeze mi partoprenis en la
publika programero“Literatura Dialogo”de du novelistoj, MAMIYA Midori kaj WEN Yuju, kiuj konatigxis pere de Esperanto. Ili interpaloris publike pri “denaska lingvo”,“nacia lingvo”,rilate al sia literatureco, lingvoj kaj verkado.Pli impresa parolo por mi estis,ke s-ro MAMIYA volas verki novelon esperante en estonteco.
Posttagmeze en cxi tiu tago mi cxeestis en la fakkunsido de
Oomoto.En gxi filmo de la 21-a Japana Esperanto Kongreso estis prezentita.Oni diras ke cxi tiu filmo estas multevalora material kaj estis projekcita s-ro KOSAKA Kenji, kiu estis la patro de japana Esperantisto.La firmo faris grandan impreson por mi.
Sekvante la publika prelego de JACK Helpern estis malfermita en la granda cxambro.La temo de la prelego estis “Kio estas efika maniero de lingvolernado? Kial mi rekomendas Esperanton?”
S-ro Jack Halpen,logxanta en Japanio jam de antaux cxirkaux 40jaroj,
regas 15 lingvojn.Profesie li estas estro de entrepreno,kiu konstruas datumbazon por vortaroj de lingvoj,kiel la japana,korea,cxina,araba,ktp.Li parolis pri efika maniero de lingvolernado kaj aparte pri utileco de esperanto.Li klarigis,ke Esperanto estas plej facila lingvo en la mondo kaj la entuziasmo por mensa sinteno estas tre grava kaj pri lerno-metodo, publika konversacio,eraro-kolektado,eklerni karan vortaron ,amasa enmeto,efikaj iloj ktp estas ankaux grava.

画像の説明

Prelego de S-ro Jack Halpen
La kongresaj tagoj tiel pasis, kaj en la Fermo la 15an(mardo)antauxtagmeze okazis en la halo.S-ro SUZUKI Keiichirou kaj ISIKAWA Tieko salutis al la multaj kongesanoj.Sekvante estis i.a, honorigo de la Premio Ossaka, la plej prestigxa premio en japana Esperantujo. Gxin ricevis s-ro KURITA Kimiaki, kiu sindone laboris por la idealo de S-ino Morita kaj Esperanto-Domo de Jacugatake.Literaturaj premiadoj sekvis.Totala cxeestantoj estis 719 membroj.

画像の説明

S-ro Satoo kaj mi cxeestis en la fermo

La kongresa flago estis transdonita al la LKK de la 101a Japana Esperanto-Kongreso en Fukui;nome gxi okazos en la urbo Obama.Unu el la reprezentantoj diris,ke “Jes,ni povas”.
Poste、kvardek da kongresanoj ekskursis al la Tokio-Cxiera Turo. Mi partoperenis kaj vizitis gxin sed nenion mi povas vidi pro la nubricxa vetero.Estis memorinda kurso por mi!
La kongresanoj ricevis kiel kongrasan memorajxon,“Japana
Literatura Juvelaro”eldonita de JEI por honori tiun cximemorindan
kongreson.
Vespere de 15-a de oktobro, mi sendangxere revenis al mia hejmo.Partopreno de cxi tiu kongreso estis por mi unua pasxo por“Readaptigxo al socio“.
Mi gxojis sincere kaj sentis,ke mi povos vojagxi sola kaj viziti al eksterlandoj.Dankon al via forta subteno!

画像の説明

Renkontiĝo kun Haru
Haru, Lee Saebom, ĉ. 20aĝa, kun kiu mi skajpe vidis nur vizaĝon kaj ofte babiladis esperante
kaj iomete koree, partoprenis en la kongreso. Ŝi sola vajaĝis al Japanio kaj unuafoje al Tokio kaj kompreneble kuniĝis kun koreaj amikoj en kongresejo. En la unua tago de la kongreso mi unuafoje reale renkontis ŝin kun batanta koro vide al vide. Stranga atmosfero! Mi intencas gvidi
ŝin al junulara grupo kaj precipe al la bankedeto, kiun aranĝis la junulara grupo, kaj tiel iris sukcese.

Renkontiĝo kun s-ro Yano Akinori
En la unua tago ankaŭ mi devis renkonti s-ron Yano, kiu estas nia societano de Suita, tamen
nun loĝas en gubernio Tokushima, ĉiusemajne skajpe mi vidis, ĉar mi devis danki lin pro lia aranĝo rezervi hotelon. Mi trovis lin kun bastono kaj supozis ke estis tre malfacile tien kaj tien  iri en urbego, Tokio, por maljunuloj kaj handikapuloj, ĉar ankoraŭ mankas lifton aŭ ŝtuparlifton en stacio de subtera trajno, kiu trafikas eble sub pli profunda loko ol Oosaka kaj oni devas
malsupren aŭ supren piedeiri laŭŝtpare.

Interparolo kun s-ro Kimura Goroo Kristof
En la 2a tago okazis la Publika Prelego. Unu preleganto s-ro Kimura temis pri “La ponto-lingvo dialoga estas Esperanto monde kaj japane”. Li emfazis ke la plej grava estas dialogo inter malsamaj opinioj, malsamaj popoloj, landoj k.a. kaj utiligu esperanton por tio. Post la prelego en alia halo mi sidis apud li kaj alparolis al li pri “hate speech”. Ĉu kun ili ni povas starigi dialogon?
Mi dubas tion kaj ankaŭ li same. Ili ŝovinistoj estas iasence psikopatia kaj ni devas pensi tiun fonon aŭ fundamenton. Ni samopinias.

Ĉeestis en la kunsido de Meguro Esperanto-societo
Okazis la samsocietana kunsido, kiun aranĝis s-ro Aoyama, iama Suita-ano, Ankaŭ mi mem estis iama Meguro-societano mallonge. Invitite de s-ro Aoyama mi ĉeestis tie. Multajn mi ne konis, sed estis konatoj kelkaj. Ĉuj estas kadukiĝantaj, sed karmemore!

Saluis al s-ro Nema
Antaŭe li venis al Oosaka por partopreni en Friska Lernejo kiel gvidanto. Li nomumadis sekve de li Sonĝanta kiel gvidanto de F.L. MI dankis lin pro tio, ke li rekomendis bonan gvidanton.
Li miras ke Sonĝanta tre rapide progresis-as esperanton, neniuj tiel rapide.

.