La Vento 367

La Vento

N-ro 367   2015. 9月号

Suita Esperanto-societo
吹田エスペラント会会報  発行:矢野義男 吹田市山田東2-25-13
郵便振替 00970-0-319578   年会費 6000円  準会費 2400円
ホームページ http://suita.chu.jp


La Raporto de la 100a Universala Kongreso
(Satoo Morio)
(1)
Dum 12hora vetrado de aeroplano ni karavano de KLEG atingis al la aerohaveno, CHARLES DE GAULLS. Ĉe la stacidomo de tiu aerohaveno mi unuafoje sentis atmosferon de Francio.
Junaj preterpasantoj maldikaj iradas rektateniĝe kaj facilleĝere. Ja parizanino fakte estas tiel fasona. Iu el kravanoj diris ke ĉi tie li ne povas piedeiri kurbakrure kaj kurbadorse. Certe junaj francoj ĉiuj aspektas bonstilaj. Tamen efektive pli ol mezaĝuloj estas multe dikaj, ni ne estu humilaĉa.
En la bankedo, kiu okazis en la 3a tago vespere, ĉe ronda tablo mi hazarde sidis kun 5 japanoj kaj 5 francoj, kiuj ĉiuj estis altstaturaj 4 virinoj, kiuj ĉiuj aspektis iom dikaj damoj, kaj unu viro, kiu najbale sidis ĉe mi. Li estas samaĝulo kun mi, eksinĝeniero pri desegno de helikoptero kaj havas 6 genepojn.
Ni povis ĝui serion da franca kuiraĵo kun vino kaj biero, sed mi ne povis formanĝi tuton.

(2)
En la unua tago de la UK ni devis registri ĉe akceptejo kaj ricevi la kongresliblon. Poste mi observis kongresejon kaj salutis konatojn tie kaj ĉi tie. Tiam min serĉanta Leo(filo de Sonĝanta) trovis min kaj li kondukis min al siaj kolegoj. Mi povis renkonti Sonĝanta, Haru kaj aliaj koreoj, eĉ s-ro Miŝel, kiu memoris min, ĉar kun li skajpe mi renkontis en la antaŭa Friska Lernejo en Toyonaka. Li memoris min. En la kongresejo ni facile povis amikiĝi kun nekonatoj. Al mi sola sidanta ĉe kafejo de la kongrsejo iu venis facilanime kaj ni povis babili. Tiele mi povis babili kun anglo, nepalano, belgino. Tiu ĉi lasta diris ke pli ol 100 aĝaj japanoj estas plej multe en la mondo, tio dependas de malmulta manĝado. Certe jes,mi respondis. Oni diras ke stomako de eŭropanoj estas 3oble granda ol japanoj.
Pri tio ŝi konsentas ridante. Tion konsentanta tiu belga virino ankaŭ estas dika.

(3)
En la 26a de julio, 2a tago de UK je la am.9a ni komencis prepari por la subskrib-movado: alglui afiŝon, aranĝi la paperon,tablon kaj seĝon. Dum la preparado jam multaj svarmis ĉirkaŭ la afiŝon kaj tuj intencis subskribi. Ni devas hasti aranĝi paperojn, krajonojn kaj la tablon, ja tre okupite. Kompreneble kelkaj demandoj aŭ opinioj direktiĝis al ni. S-ino Milej, sviso, unu el estraranoj de UEA, opinias ke tiu movado estas stratgie tre grava, sed premiito devas esti grupo aŭ individuo laŭ la regulo de Nober-komitato, do la “Japana popolo”estas dubinda kiel la kandidato. Aliaj 2-3 personoj lanĉis saman opinion. Certe ankaŭ mi mem komprenas iliajn opiniojn, sed efektive lastjare kaj ĉijare Nober-komitato oficiale akceptis ĝin kiel la kandidato. Laŭ mia opinio la plej taŭga kandidato estas s-ino Takasu Naomi, reprezentanto de la plenumkomitato por aljuĝi la Nober-pacpremion al japana popolo, kiu daŭre bontenas la pacifisman konstitucion,kiu inkluzivas la Arikolon 9. Baldaŭ la preparitaj subskrib-paperoj jam elĉerpiĝis.
画像の説明

(4) En la malferma inaŭguro festoparoladis la prezidanto de UEA, kiu multe citis el la historia parolado de Zamenhof en la unua UK, montrante ĝian profetecon kaj aktualecon ankaŭ 110 jarojn poste…tiel la kongresa novaĵo raportas. Certe jes, mi forte impresis tion. Mi ŝatas parkeri iom cite la paroladon de la unua kongreso de Zamenhof en Boulogne sur mer kaj sentis mirinde ĝian freŝan akutualecon kompreneble krom eta parto, ekz….”sankta estas por ni la hodiaŭa tago, modesta estas nia kunveno. Mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj la vortoj parolataj en nia kunveno ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo”…sed nun hodiaŭ interrete nia parolado momente trakuras la tutan mondon.
Sed vi konstatu, se ni legas antaŭ 110jaran naturan lingvon, japanan angran kaj aliajn, ĉu vi sentus akutualecon? Ne, en naturaj lingvoj ĉiuj ŝanĝiĝas senescepte. Kompare kun tio Esperanto estas mirinde freŝa por ĉiam. Pri tio menciinta la festoparolado tre impresis min.

(5)
Merkrede 8/26 per 5 busoj kongresanoj vizitis la urbon Boulogne sur mer. Ĉ. dum 2 horoj ni veturis kaj atingis al la marborda urbo kaj rekte iris al la teatro, kie okazis la unua UK, laŭaspekte modesta kaj malgranda. Sidante sur seĝo ni povis imagi antaŭ 110jaran scenejon. Tie unu el la estraranoj deklamis tuton de la parolado de Z en la unua UK.
Post ceremonio ni ĉiuj partoprenantoj ekmarŝis por demonstracio, ĉe kies kapo ekmarŝis urbestro mem. Kun la granda afiŝo skribita “ESPERANTO” ni laŭtvoĉe kunkriis “esperanto” kaj demonstraciis tra tutan urbon. Tie kaj tie sur strato kaj konstruaĵo flirtis la flago de la verda stelo, kvazaŭ regis esperantujo. La marŝado finiĝis ene de la remparo, inter kie staras la antikva kastelo, kiu nun estas la urbodomo,en kies halo okazis la ceremonio bonveniga. Plenplenaj homoj starantaj kvazaŭ en tramo devis aŭskulti la bonvenigan saluton de la urbestro. Ĝi daŭris, daŭris kaj daŭris interpretante esperanton, ja preskaŭ morte enuige, lacige!
画像の説明
(6)
Revenvoje de la Boulogne sur mer. je la pm.2a kaj duono finfine atingis al iu restoracio por lunĉo. La grandega tendo instalita apud restoracio por akcepti tiom da partoprenantoj atendis nin. La serion da franca-kuiraĵoj mi povis ĝui kvazaŭ bankedo aŭ vespermanĝo. Fakte en tiu tago mi ne havis vespermanĝon. Mi rememoris, ke la ŝoforo de la buso diris ke akurate revenu al la buso je la 3a kaj 3 kvaronoj, do mi dum la manĝado ankoraŭ ne fininte iris al la buso je la horo kaj mi konstatis ke neniu revenis al la buso kaj tuj revenis la manĝejon. Tiam ĉe la enirejo de la manĝejo sidis sur benko iu polo kaj hungara virino, kun kiuj mi iom amikiĝis dum ĉifoja ekskurso. Li alparolis al mi ridetante ke neniu eŭropano zorgas pri tempo, ja japano estas pritempuma. Kaj li petis min portu vinon al ĉi tiu hungara virino, kiu deziras trinki vinon. Laŭ ilia diro ili ne rajtas eniri la manĝejon, ĉar ili ne antaŭmendis la bileton por lunĉo. Komplezema mi revenante mian seĝon kaj kun pokalo da vino revenis al ŝi. Sekve li diris ke denove kunportu iom da manĝaĵon por ŝi. “Eŭropanoj kutimas helpi homoj kun malfacilaĵo. Do, vi helpu ŝin.” Tiam mi diris al ili ke vi eniru ŝtele internen, neniu rimarkus en tia konfuzita atmosfero. Tamen ili neis tion, ĉar laŭ ilia vido certe estas iu aŭ io severa observanto. Ja tio povas esti kaj mi revenis mian seĝon kaj restis ne obeante ilian peton.

(7)
Temas pri la urbo Lille, kie okazis la UK. La urbo situas ĉe la landlimo tuj najbare de Belgio, nome la plej norda distrikto de Francio. De tie la eŭro-star,rapidira fervojo, direktiĝas aparte al Londono dum ĉ.unu horo, al Nedelando kaj Germanio. Oni diras ke ĉirtaŭ la urbo spertis gravajn bataladjon historie, napoleonan, la unua-mondmilitan kaj la dua- mondmilitan.
Detruitaj konstruaĵoj estis rekonstruitaj, sed la malnovaj estas ankoraŭ nun konservitaj. Kaj tamen por konservi la tradician pejzaĵon oni limigis la altaĵon ĝis la 5a. Tiu sistemo estas sama ankaŭ en Parizo. Ĉiuj konstruaĵo estas faritaj per ŝtonoj kaj la vojo ankaŭ estas faritaj de ŝtonoj. La temperaturo estas varmega, sed ni tute ne ŝvitas dank’al seka aero.
Mi havis ŝancon veturi per subtera trajno por duontaga ekskurso viziti iun muzeon. La subtera trajno estas sen kondukisto kaj konduktoro, nome tutaŭtmata. Kiam ĝi venis al stacidomo, aŭtmate estas anoncata unufoje la nomo de la stacio, Ja, tre malfacile aŭdi la anoncon. Mi devas atente rigardi la desegnaĵon de la veturvojo. Tamen franca prononco tute ne koincidas kun la literoj (Esperanta prononco komplete konincidas kun literoj). Do, tre embarasite.

(8)
Post la UK nia karavano vizitis Parizon por turismi. Per buso ni veturis al la famaj lokoj: la triumfa pordego, la konkorda palaco, Ejfelturo, Notre-Dame-preĝejo kaj Louvre-muzeo. En tiu ĉi lasta ni pasigis post-tagmezon. Ni observadis la ekspoziciaĵojn, skulptaĵojn kaj bildojn,ĝis preskaŭ kruroj fariĝis kvazaŭ bastonoj. Lacege! Tamen ĉiĉeronoj diris ke ni nur 1/30 partojn povis vidi. La muzeo estas tiom grandega.
Tertavolo konsistas el kalkoŝtonoj kaj la ĉiuj domoj estis konstruitaj de ĝi kaj por konservi historian tradicion oni malpermesas altan konstruaĵon pli ol 5 etaĝa. Parizo mem vere aspektas kiel belarta muzeo. Tamen negativaj aferoj estas kelkaj: ĉiĉerono ĉiam atentigis nin kontraŭ ŝtelisto, varprezo estas iom pli alta ol en japanio, akvo kaj necesejo estas pagenda ĝenerale, kaj almozuloj troviĝas…Kaj tamen biero kaj vino estas malplialta ol akvo.

(注)
第100回世界大会は80ヶ国2600人の参加者による民際交流の場。多民族、多国民の集いというより、第1回大会の演説でザメンホフが言っていた “Homo kun Homo” いわば地球人の集いと言った方が似合います。紛争は話し合いで解決しよう、話し合いは対等な修得しやすい中立的言語で理解し合おうとエスペラント語が考案されました。紛争解決は「何事も話し合いで」、これは日本国憲法9条にも通ずる「知恵」ともいえます。
他方、紛争を敵にみたてた他者への威嚇、武力という名の「抑止力」でけん制して、他者にその抑止力をかざさなければ安心できないという意見があります。その安心のための「平和法制」だから、「戦争法制」というのはレッテル張りだと安倍首相は言っています。しかし、敵とみられた他者も同様の、或いはそれ以上の抑止力(ミサイルや核兵器)で構えようとしてきます。緊張が高まるばかりであることは容易に想像できます。全く知恵の働かない子供のケンカと言うしかありません。これは今、現実の大問題であります。